3

koruptado (eo)

 

Ni vidas la torturon, ni scias pri la torturo, ni batalas kontraŭ la torturo

Hispanujo estis kondamnita en Strasburgo, ĉar ĝi ne enketis pri la torturo, malgraŭ ĝiaj klopodoj prisilenti la faktojn. La razio de 1992 jam trovis eĥon en Amnestio Internacia kaj oni okazigis diversajn prezentojn por vidigi kaj denunci la misuzon de potenco. La ekzisto de la kontraŭterorisma leĝo kaj la reĝimo FIES, favoras la opakecon, malantaŭ kiu oni kaŝas diverstipajn mistraktojn. La maniero, per kiu oni arestas kaj senkomunikigas dum pli ol 72 horoj, la izoligo, la misktraktoj en la prizonoj kaj la dispelo de geprizonuloj ankaŭ indikas la ekziston de torturo. Same la arestitoj de 1992, la junuloj el Torà, kiel la politikaj prizonuloj, ĉu sendependistoj ĉu anarkiistoj,...kaj ankaŭ la socialaj prizonuloj, kiel la marokaj arestitoj, ĝis la ĵusaj arestitoj de L'Hospitalet. Ili ĉiuj denuncis torturadon. Entute la afero montras la senpunitecon, sub kiu agadas kelkaj politikistoj, juĝistoj, policanoj kaj prizonaj funkciuloj. Tiu ĉi kondamno kuraĝigas la homojn daŭre denunci kaj agadi cele al la elradikigo de torturo.

Solidara tendumado por la du junuloj el L'Hospitalet

Aliaj rilataj infoj:::Informo UN:::Denunco de AI silentigita:::12 jaroj sen Pedro:::Hispanujo: demokratia aŭ torturanta ŝtato?:::Manifestacio kontraŭ la kataluna polico en Berga:::Seksa perfortado kiel torturo :::Lastaj torturoj en Bilbo :::18a de decembro Marŝo de torĉoj:::memmortigoj en la prizonoj:::Gvidilo por memdefendo:::Izoligo en la prizono de Ávila

+infoj::rescat + desdedentro + alerta solidària + >>>kriminaligo + >>>koruptado

[article.homepage.prefix]: http://barcelona.indymedia.org/

[article.addcomment]