spekulado (eo)

 

Alarmo en la 'Forat de la Vergonya' (Hontiga Truo)

Lundon la 2an de oktobro je la 8a matene du fosmaŝinoj eniris la basketbalejon de la Forat celante fosi rason por kondukiloj laŭirontaj straton Jaume Giralt. La kompromiso akordita kun la magistrato antaŭvidis ke la parko de la Forat restos netuŝita; pro tio oni petis halti al fosestro. Kiel respondo, tiu venigis la magistratan policon kiu protektis la fosmaŝinojn per kontraŭtumulta policanlineo kiu restis almenaŭ la tutan lundon kaj mardon. Eble tio estas la unua paŝo por vakigi la parkon; pro tio oni kunvokas manifestacion ĵaŭdon la 5an je la 19a h. el la ENIREJO DE LA MERKATO DE SANTA CATERINA por la defendo de la parkon konkeritan dum 6 jaroj da najbara mobilizo.

Urĝe! merkredon la 4an de oktobro! Oni ekmalplantas la arbojn de la Forat! ::: Manifestacio ĵaŭdon la 5an de oktobro je la 19:00 el la enirejo de la merkato de Santa Caterina! La Forat apartenas al la kvartalo!!!

rilataj novaĵoj: Urĝa situacio en la Forat de la Vergonya ::: Kunvoktranslokigo ::: Lasthore: merkredon la 4an ĉe la Forat ::: Tagmezmerkreda video ::: Denunco de la partopreniga procezo de la Forat [pdf] ::: Reguliga normaro de la barcelona magistrato por la civitana partoprenigo ::: La forat estas stranga besto ::: Amasiĝo la pasintan mardon en la Forat ::: Alarmo en la forat [Kronologio] ::: Ĝisdatigo el la Forat [mardon tagmeze]

+ infoj >>> spekulado

homepage:: http://barcelona.indymedia.org/

add a comment on this article