spekulado (eo)

 

La faŝismaj agresoj daŭras

Lastatempe la faŝismaj agresoj en nia lando ripetiĝas pli-malpli senpune. Tiel, en urboj kiel Terrassa, Sabadell, Vilanova i la GeltrúPalma de Mallorca, oni suferis ilin diversmaniere, same homoj kaj asociejoj.

Krome en urbo Valencio novnazia organizo kunvokis nazian koncerton dum la valencia festo "Les falles", kio kaŭzis alarmon ĉe ĉiuspecaj grupoj, asocioj kaj kontraŭfaŝistoj de la urbo. Plie, antaŭ kelkaj tagoj en diversaj urboj de la regiono Baix Llobregat estis arestitaj kelkaj homoj de tiu faŝisma organizo, unue kvar homoj kaj poste tri pliaj.

rilataj novaĵoj: La sindikato CGT de Palma de Majorko denuncas bombatakon kontraŭ sia ejo ::: Komuniko de CGT - Balearoj >> Kontraŭ la faŝismo kaj la sentoleremo ::: >Novnaziuloj atakas meksikianinon en Madrido Manifestacio: Konstruantaj alian Madridon, organizataj kontraŭ la faŝismon ::: La Kasacia Kortumo ratifas punojn -entute 16 jarojn– al kvin novnazioj arestitaj en Valladolid, kiam ili kunportis benzin-bombojn

+ infoj: >>>kontraŭfaŝismo

homepage:: http://barcelona.indymedia.org/

add a comment on this article