laboro (eo)

 

Fronte al lokaŭtoj: Ĉiam antaŭen!

Unueca manifestacio+Postula festo: la 2an de decembro je la 11a en pl. Sant Jaume

Ellandigoj, lokaŭtoj, maldungoj, malfirma dungado, senhavigo de laborrajtojn havitajn post tiom da jaroj luktante. Ili diras al ni ke nenio fareblas, ke tia estas tutmondigo, ke nur eblas pakti kaj akcepti la ĉantaĝojn, la maldungojn, la malpliigon de salajrojn ktp. Malantaŭ la maldungoj en SEAT, Mercedes Benz, Sysmo aŭ Frape Behr sin kaŝas la profitavido de transnaciaj kompanioj kiuj daŭre riĉigas kelkajn kaj samtempe kondamnas la laboristaron al la plej granda malfirmo maldungante milojn da gelaboristoj kaj sensalajrigante iliajn familiojn.

La respondo de tiu laboristaro estas frapanta fronte al la mastraj agresoj. Ĝi mobiliziĝas unuece de antaŭ tempo organizante amasiĝojn, strikojn ktp por defendi siajn laborlokojn, por konservi la laborkondiĉojn kaj por eviti la spekuladon pri la tereno.

rilataj novaĵoj: komuniko por la redungo de la maldungitoj de SEAT :::

homepage:: http://barcelona.indymedia.org/ read more: http://barcelona.indymedia.org/feature/display/329233/index.php

add a comment on this article